Máté Tóth-Tahi
Etoso
Máté Tóth-Tahi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Tahi-Tóth Máté |
Naskiĝo | la 28-an de junio 1958 en Budapeŝto |
Morto | la 29-an de majo 2013 en Győr |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 19/3-5-8 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1980) |
Familio | |
Frat(in)oj | László Tahi Tóth kaj József Tahi (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Máté Tóth-Tahi [tOt-], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth-Tahi Máté estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia frato estis László Tahi Tóth.
Máté Tóth-Tahi [1] naskiĝis la 28-an de junio 1958 en Budapeŝto, li mortis la 29-an de majo 2013 en Győr.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Máté Tóth-Tahi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris filmaktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1980. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro de Kecskemét. Inter 1982 kaj 1984 li apartenis al Teatro József Attila, poste ĝismorte al Teatro Kisfaludy. Li ofte havis rolojn ankaŭ en filmoj. Li ricevis premiojn en 1996 kaj 1999.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Georges Feydeau: A női szabó - Etienne
- Albert Szirmai: Mágnás Miska - titolrolo
- Károly Nóti: Hyppolit, la lakeo (teatra versio) - Schneider Mátyás (unu el la ĉefroloj)
- Nikolaj Gogol: La revizoro - Hlestakov
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Mikor síel az oroszlán?
- A három testőr Afrikában
- Hamis a baba
Elektitaj televiziaj filmaj roloj (ĉiuj serioj)
[redakti | redakti fonton]- Komédiások
- Öregberény
- Kisváros
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- nekrologo kun foto
- [2][rompita ligilo]